Latvaj fusilistoj

Latvaj fusilistoj
infanterio
Komenco novembro 1920 vd
Lando(j) Rusio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko vd
vdr

La latvaj fusilistoj (latve: Latviešu strēlnieki, ruse: Латышские стрелки) estis militaraj unuoj, kiuj estis starigitaj ekde 1915 en Latvio, por defendi la baltajn areojn kontraŭ la germanoj, dum la unua mondmilito.

Ili estis komence volontuloj, sed ekde 1916 oni enkondukis la soldatdevon. Ĉ. 40.000 latvoj formis la divizion de la latvaj fusilistoj. Ili batalis ekde 1915 ĝis 1917 en la rusa armeo apud la rivero Daugava. En decembro de 1916 kaj januaro de 1917, ili suferis gravajn perdojn en monatlongaj bataloj. La latvaj fusilistoj sukcesis trarompi la germanan defendan linion, sed la sukceso estis senrezulta, ĉar oni ne antaŭenigis plu la atakon. La rusa armeo perdis tiam 26.000 soldatojn, el kiuj 9.000 estis latvaj fusilistoj, triono de ties tiama nombro. La gravaj perdoj kaŭzis kontraŭsenton ĉe la trupoj kontraŭ la rusaj generaloj kaj la caro Nikolao la 2-a kaj samtempe rezultis en kreskanta apogo por la bolŝevikoj, kiuj volis fini la militon.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search